La
29-an de januaro okazis en la Brita Muzeo la Ŝanhaja Semajno kaj
Antikva Urba Civilizacio kaj Etiketa Kulturo de Ĉinio -- Ekspozicio
de Bronzaĵoj kaj Jadaĵoj. Per tio oni malfermis la kurtenon de
la aktivadoj de la "Ĉarma Ŝanhajo kaj Brila Monda Ekspozicio
-- Ŝanhaja Semajno en Londono".
Post jara zorgema planado, la semajno
kun la "Urbo, por Pli Bona Vivo", temo de la Ŝanhaja
Monda Ekspozicio en 2010, prezentas la saĝecon en urbaj civilizacio
kaj konstruado.
La
aktivadoj konsistas el gazetara konferenco de la semajno, ekspozicio
de bronzaĵoj kaj jadaĵoj, ekspozicia forumo "de Londono al
Ŝanhajo: Heredo kaj Kreo -- Saĝeco en Urba Konstruado" kaj
ekspozicio de fotoj pri "Ŝanhajo kaj Ŝanhaja Ekspozicio".
|