La Monda Ekspozicio estas mondskala
grandioza kunveno, al kiu povas aliĝi ĉiuj el diversaj partoj
de la mondo sen distingo de nacioj, religioj, politikaj sistemoj,
kulturoj kaj ekonomia nivelo. Ĝi havigas al gastiganta lando ŝancon
diskonigi sin kaj amikiĝi kun la tutmondaj popoloj.
Samtempe la riĉaj eksponaĵoj de
la ĉeestantaj landoj estas novaj kaj avangardaj produktoj de tiuj
landoj aŭ estas karakterizaj. La gastiganta lando povas multe
vidi kaj lerni kontraŭ malgranda elspezo.
Krome, la gastiganta urbo rapidigas
sian konstruadon de bazaj instalaĵoj profite de tiu ĉi ŝanco.
La gastigo de la ekspozicio alportas al la gastigantaj urboj kaj
landoj multajn komercajn ŝancojn kaj prosperigas ilian servan
industrion. Jen pro tio multaj landoj konkuras por gastigi ĝin.
|