La 27-an de februaro japana eksĉefministro
Fukuda Yasuo (la dua de maldekstre) kaj Zhong Yanqun (la dua de
dekstre), plentempa vicdirektoro de la Agada Komitato de la Ŝanhaja
Monda Ekspozicio (ŜME), ŝovelis teron por meti fundamenton de
la japana ekspona halo de ŜME, kun la areo de ses mil kvadrataj
metroj. Heredita de la ideo "vivi kun la naturo" de
la Aichi-a Monda Ekspozicio okazinta en Japanio en 2005, la japana
ekspona halo de ŜME prezentos al la vizitantoj la realan Japanion
kaj urban vivon en la 21-a jarcento.
|