Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

La Monda Ekspozicio kaj Ŝanhajo

de LI TIANGANG*

La Ĉina Pavilono de ŜME en konstruado

La Monda Ekspozicio de 2010 okazos en Ŝanhajo, Ĉinio. Subtenate de la centra registaro, la ŝanhaja registaro donas al ĝi grandajn fortojn homajn, materiajn kaj financajn. En tio kuŝas kompreneble disvolva strategio, kaj ankaŭ sopiro kaj entuziasmo de ŝanhajanoj al la Monda Ekspozicio.

Centjara revo

La Viena Monda Ekspozicio

Dum pli ol 150 jaroj post la Unua Monda Ekspozicio okazinta en Londono, 1851, ĉinoj senĉese klopodis por integriĝi al la mondo kaj partopreni en monda konkurenco, tamen ĉiam suferis malsukceson. Ŝanhajo, urbo reprezentanta la modernigan movadon de Ĉinio en la 19-a jarcento, sin ŝarĝis per peza respondeco gvidi la antikvan ĉinan nacion al la mondo. La novaj inventoj kaj teknologioj de Britio, Francio, Usono, Germanio kaj aliaj okcidentaj landoj en la epoko Victoria mirigis ŝanhajanojn, kiuj estas entreprenantaj modernigon de sia urbo. Ŝanhajo, kiu aliĝis al la monda ekonomia sistemo pro dogan-malfermo, plurfoje respondecis pri preparado de la Ĉina Halo en la Monda Ekspozicio. En la unuaj Mondaj Ekspozicioj okazintaj en Londono kaj Parizo, la preparadon de la Ĉina Halo faris lokaj ĉinaj komercistoj, ĉinologoj kaj diplomatoj. La Ĉina Halo en la Viena Monda Ekspozicio en 1873 kaj tiu en la Filadelfia Monda Ekspozicio en

La Filadelfia Monda Ekspozicio

1876 estis konstruitaj de la registaro de Qing-dinastio mem per la mono donita de la ĝenerala imposto-departemento kaj preparitaj en Ŝanhajo. Post fondiĝo de la Respubliko de Ĉinio en 1911, la Magazena Societo de Sudorienta Ĉinio, Jiangsu-a Socio pri Edukado, Ŝanhaja Komerco-Ligo kaj aliaj organizoj konsistantaj ĉefe el ŝanhajaj komercistoj organizis sin por monhelpi konstruon de la Ĉina Halo en la sekvantaj Mondaj Ekspozicioj. Fabrikoj, farmejoj, magazenoj, institutoj kaj eĉ religiaj rondoj de Ŝanhajo aktive liveris eksponaĵojn. Partopreninte en la Monda Ekspozicio, ŝanhajanoj trovis, ke la tutgloba “komerca batalo” kaj konkurenco de novaj teknologioj estas tiel akraj kiel militoj inter nacioj, pro tio ili tradukis la Mondan Ekspozicion per Konkurso.

Entuzismo de ŝanhajanoj por esti volontuloj de ŜME

Post longa spertado pri la ekspozicio en aliaj landoj ŝanhajanoj forte deziris gastigi la ekspozicion en sia urbo. Kaj ilian tiun ĉi deziron plene priskribis verkistoj en la lastaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911). En 1902 reformisto-propagandisto Liang Qichao revis okazigi la Mondan Ekspozicion post 60 jaroj en Ŝanhajo. Li priskribis en sia verko “Pri estonteco de nova Ĉinio”: “Tiam oni malfermos en Ŝanhajo grandan

Ĉina reformisto Liang Qichao

eksterordinaran ekspozicion, konsistantan ne nur el komercaj aferoj, eksponaj kaj artaj kolektaĵoj, sed ankaŭ el konferencoj pri diversaj scioj kaj religioj. Ĉie estos forumoj kaj ĉiutage okazos prelegoj, kaj oni faros grandan Ŝanhajon ekspozicio.” En 1901, romanisto Lu Shi’e naskita en Ŝanhajo, skribis en la novelo “Nova Ĉinio”, ke 100 jarojn poste Pudong ĉe la transa bordo de Huangpu-rivero okazos universala ekspozicio organizita de ĉinoj mem. Kiel lia atendo, la revo de ŝanhajanoj pri la Monda Ekspozicio realiĝos ĝuste post 100 jaroj.

Romanisto Lu Shi’e

Deziro pri tutglobiĝo

Dum la pli ol 150 jaroj Ŝanhajo ĉiam iris en la fronto de modernigo de Ĉinio. Ŝanhajanoj instinkte sopiras la tutglobigan movadon en la moderna epoko. En Ŝanhajo ĉiuj scias, ke se nur la urbo aliĝos al la ekonomia sistemo de la mondo, venos ŝanco por komercado kaj disvolvado. Ŝanhajanoj ĉiam prenas "tutglobiĝon" kiel veron por ekzistado, kaj ĝuste pro tio ili havas grandan entuziasmon por la Monda Ekspozicio. Prof. Jeffrey Wasserstrom de la Kalifornia Universitato de Usono en sia libro “Tutgloba Ŝanhajo” skribas, ke ŜME en 2010 revenigas Ŝanhajon -- internacian metropolon tre gravan por Ĉinio -- al la grandaj urboj de la mondo. Tio estas simbolo de re-tutglobiĝo. Profitante de la Monda Ekspozicio, “Ŝanhajo fariĝos futurisma urbo en la 21-a jarcento.”

Birdorigardo al la ekspoziciejo

ŜME en 2010 okazos en areo de ĉ. 4 kvadrataj kilometroj inter la du grandaj pontoj Nanpu kaj Lupu. Kiel la ĉefa ekspona areo servas la fabrikejo de la Jiangnan-a Fabrika Buroo, konstruita en 1865 kaj reprezentanta la plej fruan industriigon de Ĉinio. La 150-jara Ŝipfarejo de la Jiangnan-a Fabrika Buroo estas lulilo de la moderna granda industrio de Ĉinio. Ĝi faris por Usono dekmil-tonelajn ŝipojn Mandarin, Celestial, Oriental kaj Cathyen jam en 1918. Pro ŜME tiu grandskala entrepreno translokiĝis sur la insulon Changxing ĉe la buŝo de Yangzi-rivero por fari sin ŝipo-konstrua bazo, la plej granda de la mondo. Ĝiaj antaŭaj fabrikdomoj servos kiel Muzeo de la Ŝanhaja Moderna Industrio post ŜME.

Fruktoj atendataj ekonomie kaj spirite

Menciante ŜME, oni parolas multe pri ekonomiaj fruktoj alportotaj de la ekspozicio al Ŝanhajo kaj Ĉinio. Efektive, la registaro asignis al la ekspozicio grandan monsumon konsistantan el registara investo, entreprena monhelpo kaj enspezo el speciala administrado kaj tero-ekspluatado. Ankaŭ la aliĝintaj landoj mem zorgas pri monrimedoj de siaj propraj eksponejoj. Sed la monrimedoj de ŜME venos ĉefe de la eniraj biletoj de la ekspozicio. Dum la 6-monata ekspozicio 70 milionoj da vizitantoj alvenos kaj la baza prezo de la enira bileto por ŜME estos 160 juanoj (ĉ.16 eŭroj). Krome, profitoj venos de vojaĝoj, hoteloj, eksponado, magazenoj, restoracioj, amuzado, reklamado, financo k.a. La organizantoj de ŜME havas memfidon fari la ekspozicion grandioza kunveno iom profitodona. V. Gonzalez Loscertales, ĝenerala sekretario de la Internacia Buroo pri Ekspozicioj, esperas, ke ŜME, same kiel la Los-Anĝelesaj Olimpikoj en 1984, kiu turnis deficiton al gajno en la administrado, povos alporti al la Monda Ekspozicio novan vivipovon.

Talismano de ŜME

La ŝanhaja registaro kaj diversaj komercaj establoj donis gigantan monsumon al la ekspozicio. Escepte por konstruado en la ekspozicia ĝardeno, la monsumo uzata por urbokonstruado kaj ekspluatado de komercaj konstruaĵoj atingos 400 miliardojn da juanoj laŭ antaŭkalkulo de neregistaraj personoj. Krom la funkciantaj aerodromo, metroo kaj hoteloj, startis ankaŭ multaj aliaj konstruoj. Ĝis 2010 komplete finkonstruiĝos metroaj linioj kun totala longeco de pli ol 400 kilometroj. Ili kune kun la baldaŭ finkonstruotaj fervojoj kaj trafikaj trakoj en Ŝanhajo havas longecon de pli ol mil kilometroj. Ĉio ĉi plus konstruado de trafika reto ĉirkaŭe kaj rekonstruado de multaj urbaj instalaĵoj stimulis enlandan konsumon en la periodo de tutgloba ekonomia regreso. Krome, kulturo de internaciaj talentuloj, starigo de modernaj urbaj servoj, altigo de klereco de urbanoj, larĝigo de internaciaj vidkampoj de la popolanoj estos senformaj heredaĵoj de la ekspozicio kaj metos solidan spiritan bazon por konstrui Ŝanhajon en internacian metropolon. Kio ajn okazos, la ekspozicio lasos multajn spiritajn heredaĵojn al Ŝanhajo kaj al Ĉinio.

Oni antaŭvidas, ke de majo ĝis oktobro de 2010 ĉ. 70 milionoj da homoj el diversaj landoj veturos al Ŝanhajo kaj prezentos sian penson pri “Bela urbo kaj bela vivo” en estonteco.

La aŭtoro

*Doktoro Li Tiangang naskiĝis en Ŝanhajo, 1957, kaj diplomitiĝis el la historia fakultato de Fudan-Universitato en Ŝanhajo. Li longe sin okupas pri studado de la historio de Ŝanhajo, historio pri kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Okcidento kaj tiu de la ĉina kristanismo. Nun li laboras kiel profesoro en la instituto pri religioj de la filozofia fakultato de Fudan-Universitato kaj kumulas esploriston de la Instituto Matteo Ricci pri historio de ĉina kaj okcidenta kulturoj de la Universitato de San-Francisko, Usono; de la Centro pri la Ĉinaj Religioj kaj Socio de la Ĉina Universitato de Hongkong; de la Transkultura Centro de la Urba Universitato de Hongkong kaj de la Instituto de Ĉinlingva Kristana Kulturo.