Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Ekrapidis konstruado de parko de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio

Restos ankoraŭ malpli ol 500 tagoj ĝis inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). Nun la konstruado de la parko de ŜME ekrapidis, kaj 228 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian ĉeeston al la ekspozicio.

La ĉina halo, ĉefa konstruaĵo de ŜME, finkonstruiĝos laŭplane en la fino de septembro, 2009, kaj ĝi prove ekfunkcios en aprilo, 2010. Post fino de ŜME la ĉina halo konserviĝos kiel bazo por elmontri la historion kaj kulturon de Ĉinio kaj okazigi diversajn aktivadojn. Ankaŭ la konstruado de haloj por aliaj landoj estas en rapida konstruado: 9 komunaj eksponaj haloj inkluzive de tiu por Afriko ekkonstruiĝis, fundamente plenumiĝis la struktura konstruado de haloj konstruataj de Ĉinio por luigi aliajn landojn. La supre menciitaj duspecaj eksponaj haloj kun plankareo de 1.18 milionoj da kvardrataj metroj servos por eksponado de 162 landoj kaj internaciaj organizoj. Ankaŭ la franca, germana kaj aliaj eksponaj haloj konstruataj mem de la respektivaj landoj estas en konstruado.

Respondeculo de ŜME pri la konstruado diris, ke la alilandaj eksponaj haloj estos provizoraj, kiujn oni malmuntos post ŜME, tial dum la konstruado oni devas konsideri ilian malmunteblecon kaj reutiligebleco.

80% de la vojoj en la parko de ŜME jam finkonstruiĝis. Laŭ plano oni finos la konstruadon de ĉiuj eksponaj haloj antaŭ fino de 2009.

Projekta desegno de la ĉina halo
La ĉina halo en konstruado
Projekta desegno de la brita halo
Projekta desegno de la svisa halo