
Antaŭ nelonge Sarah Brightman, kiu kantis la temkanton de la Pekinaj
Olimpikoj en ĝia inaŭguro, estis titolita kiel figura ambasadoro
de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en Britio.
En la inaŭguro de la Ŝanhaja Semajno
en Londono, Sarah Brightman akceptis nomumlibron el la manoj de
Song Chao, direktoro de la novaĵ-oficejo de la ŝanhaja magistrato,
kaj fariĝis "proparolanto" de ŜME.
Brightman diris: "Post la Pekinaj
Olimpikoj mi ekhavis tre intiman rilaton kun Ĉinio. Mi multfoje
vizitis Ŝanhajon. Por mi estas granda honoro fariĝi figura ambasadoro
de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio." Ŝi diris ankaǔ, ke ĉi-jare
ŝi donos prezentadon en Ŝanhajo kaj aliaj urboj de Ĉinio. "Mi
faros mian plejeblecon por konigi la ekspozicion al pli da homoj."
Brightman, konata kiel "Diino
de la Lunlumo", naskiĝis en Hertfordshire, Britio, en la
jaro 1960. Ŝi atingis mirindajn sukcesojn en populara kaj klasika
muzikoj . Pro prezentado de la kanto "Vi kaj Mi" kune
kun Liu Huan en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, ŝi estas
vaste konata en Ĉinio.
La Ŝanhaja Semajno en Londono havis
la ĉeftemon diskonigi ŜME al la brita publiko. Londono gastigis
la Unuan Mondan Ekspozicion en la jaro 1851, tial la diskonigo
en Britio havas apartan signifon por ŜME.
|