La 26-an de februaro la loka organiza
komitato de la 2010-jara Ŝanhaja Monda Ekspozicio okazigis en
Pekino gazetaran konferencon kaj proklamis, ke glate iras la preparado
de la ekspozicio.
Zhong Yanqun, vicestro de la plenuma
komitato de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, diris, ke partoprenantoj
de la ekspozicio aplikos grandan kvanton da avangardaj sciencoj
kaj teknologioj kaj montros siajn novajn produktojn. La ĉi-foja
ekspozicio diskonigos al la tuta mondo la mediprotektan koncepton
kaj avangardajn mediprotektajn sciencojn kaj teknologiojn.
Zhong Yanqun diris ankaŭ, ke ĝis
la 23-a de februaro, entute 231 landoj kaj internaciaj organizoj
konfirmis sian partoprenon en la ekspozicio.
|