Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Nongtang en Ŝanhajo

Ŝanhajo ŝajnas vivanta korpo. Je la vido de supre al ĝi, ĝiaj zigzagaj vojoj aspektas kiel arterioj, kiuj dividas la urbon en sennombrajn distriktojn. Inter konstruaĵoj troviĝas kapilar-similaj stratetoj, kiujn Ŝanhajanoj nomas "Nongtang".

Fakte, ne nur ŝanhajanoj, sed ankaǔ loĝantoj en suda Ĉinio nomas urbajn stratetojn "Nongtang". Ili, famaj kiel "Hutong" en Pekino, formiĝis ĉefe pro leviĝo de amaso da loĝdomoj ambaǔflanke de ili en la moderna tempo.

Nongtang estas grava atributo en la moderna historio de Ŝanhajo. Ĝi kombinas la malnovajn loĝdomojn de la urbo kun ĝiaj modernaj konstruaĵoj. Iri rigardi Nongtang estas bona elekto post vizito de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010.

Malnovaj loĝdomoj en stratetoj
Loĝdomoj en Nongtang kaj novaj konstruaĵoj
Budo por riparado en Nongtang
Budo por matenmanĝo en Nongtang
Loĝanto en Nongtang
Vesto-sunumado en Nongtang
"Biblioteko"
Nongtang