Lastatempe Huang Youyi, vicdirektoro kaj ĉefredaktoro de la Ĉina
Internacia Eldono-Grupo (ĈIEG), vizitis la buroon de la Ŝanhaja
Monda Ekspozio (ŜME). Li aǔskultis detalan konigon pri ŜME kaj
interŝanĝis opiniojn kun respondeculoj de la informejo de ŜME.
Huang Youyi diris, ke la gazetaro
sub ĈIEG pliigos raportojn pri preparado de ŜME kaj faros speciale
por la ekspozicio rubrikojn en fremdlandaj lingvoj sur la retejo
de la Ĉina Interreta Informa Centro kaj en fremdlingvaj periodaĵoj.
|