|
La Monda Ekspozicio en
Aichi de Japanio en 2005 |
Ĝenerale la Monda Ekspozicio havas
du specojn sintezan kaj fakan.
La pasintaj pli ol 50 Mondaj Ekspozicioj
plejparte estis sintezaj. En la sinteza Monda Ekspozicio, la eksponitaj
objektoj estas diversegaj kaj la gastiganta lando senpage liveras
lokon kaj la aliĝintaj landoj konstruas siajn proprajn halojn
por elmontri siajn atingojn de sciencoj, teknologioj, kulturo,
ekonomio kaj socio. Ĝenerale ĝi okazas en ĉiu kvina jaro.
|
La Monda Ekspozicio en
Kunming de Ĉinio en 1999 |
La eksponaĵoj de la faka Monda Ekspozicio
estas ĉefe fakaj produktaĵoj, kiuj povas esti pri ekologio, tera
transportado, ĉasado, amuzado, atomenergio, montoj kaj riveroj,
urbokonstruaj projektoj, brutobredado, meteologio, mara transportado,
fiŝhokado, fiŝbredado, kemia industrio, arbaro, loĝloko, medicino,
oceano, traktado de donitaĵoj, greno ktp. La gastiganta lando
pretigas eksponajn halojn, kies dekoracion respondecas la ĉeestantaj
landoj. La Kunming-a Monda Ekspozicio okazinta en 1999 estas faka
Monda Ekspozicio.
|