La organizanto de la Ŝanhaja Monda
Ekspozicio (ŜME) en 2010 publikigis naǔ desegnaĵojn de enirbiletoj
de ŜME, kaj komencis unuan bilet-vendadon por kolektiva mendo.
Kun kontraǔfalsaj teknologioj, la
bileto estas en formato 98 x 54 mm. Sur ĝi estas emblemo, talismano
kaj ekspozicia slogano de ŜME.
 La
biletoj estas antaǔmendeblaj kaj aĉeteblaj ĉe giĉetoj de la eksponejo.
Ĉina Mobilo, Ĉina Telekomunikado, Banko de Komunikado kaj Ĉina
Poŝto estas difinitaj por enlanda vendado; kaj naǔ agentejoj respondecas
pri vendado eksterlande. Ili troviĝas en Hongkong, Makao kaj Taiwan
de Ĉinio, Japanio, Aǔstralio, Usono, Kanado kaj aliaj landoj kaj
regionoj.
La ekspozicio daǔros de la 1-a de
majo ĝis la 31-a de oktobro, 2010. Ĝis nun 233 landoj kaj internaciaj
organizoj certigis sian ĉeeston.
|