En
la 11-a de marto s-ino Wu Yi, prezidanto de la Komisiono por Peto
pri Gastigo de la Shanhaja Ekspozicio de 2010 kaj shtata konsilanto,
interparolis kun la delegacio de la Buroo de Internacia Ekspozicio.
En
sia raporto Wu Yi solene promesis en la nomo de la china registaro,
ke Chinio serioze observos la difinojn de la "Konvencio de
la Internacia Ekspozicio", alprenos chiajn rimedojn por garantii
sekurecon de la ekspoziciantoj kaj eksponajhoj, faciligos ilian
enlandighon kaj donos favoron al la disvolvighantaj landoj partoprenontaj
en la ekspozicio, kaj ke la china registaro promesos definitivan
financan garantion por la ekspozicio. Se Chinio rajtos aranghi
la ekspozicion de 2010, la mondo havos plej sukcesan, plej pompan
kaj neforgeseblan ekspozicion.
Antau
tio china prezidanto Jiang Zemin kaj china chefministro Zhu Rongji
intervidighis kun la delegacio kaj promesis senrezervan subtenon
al Shanhajo en ghia peto pri gastigo de la ekspozicio.
|