Je
10:30 de la 3-a de decembro lau la pariza tempo La 5 kandidataj
urboj de Chinio, Rusio, Koreio, Pollando kaj Meksikio respektive
prezentis siajn kondichojn por la Monda Ekspozicio de 2010.
La
membroj de la china delegacio, vicchefministro Li Lanqing, shtata
konsilanto Wu Yi kaj urbestro de Shanhajo Chen Liangyu, en la
lasta vico faris paroladon en la angla lingvo sub la prezido de
la china ambasadoro al Francio Wu Jianmin. La cheestantoj alte
taksis ilian paroladon. Post fina vochdonado Shanhajo gajnis la
rajton de gastigo per 54 balotiloj.
 Post
la parolado de la kvin delegacioj la prezidanto de la Internacia
Ekspozicia Buroo diris, ke la parolado de la china delegacio estas
klara, detala kaj belega. Shanhajo per sia avantagho povas plenumi
la postulojn de la Internacia Ekspozicia Buroo. La Monda Ekspozicio
en 2010 en Shanhajo akcelos la ekonomion de Shanhajo, Chinio,
ech tiun de Azio kaj aliaj disvolvighantaj landoj.
|