Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 

Shanhajo ekbolis de ghojo

de ZUO YAN

    11 minutojn post la 22-a horo de la 3-a de decembro de 2002 (lau pekina tempo), Shanhajo sukcesis akiri la permeson gastigi la Mondan Ekspozicion en 2010.

    La Monda Ekspozicio estas grandioza ekspozicio aranghata de diveresaj landoj por montri la respektivajn socion, ekonomion, kulturon, sciencojn kaj teknikon. En la pli ol 150 jaroj post la Unua Monda Ekspozicio, la Monda Ekspozicio ludis grandan rolon por disvastigi novajn teknologiojn kaj novan koncepton.

    Shanhajo estas unu el la plej grandaj urboj de Chinio kaj havas richan sperton por arangho de granda internacia aktivado. Chen Liangyu, urbestro de Shanhajo, montris, ke la Monda Ekspozicio en 2010 en Shanhajo estos ekspozicio kun multaj partoprenantoj, multaj interkomunikighaj kanaloj kaj fortaj kulturaj karakterizajhoj, ke Shanhajo certe brile sukcesigos la ekspozicion.

Venki la rilvalojn

    "La tono de peticio de Shanhajo por akiri permeson gastigi la ekspozicion estas milda," tiel diris la lokanoj. Tio konformas al la sobra karaktero de shanhajanoj. Moskvo de Rusio kaj Yosu de la Respubliko de Koreio el la 4 rivaloj estis minacaj. Ankau la aliaj 2 rivaloj, Queretaro de Meksikio kaj Wroclaw de Pollando, estis fortaj.

    Sed antautage de la vochdonado en Montekarlo, kelkaj jhurnaloj kaj gazetoj de Shanhajo estis preparantaj ekstrajn informilojn. La nove fondita "Bildgazeto Waitan" decidis eldoni ekstran informilon el 8 koloraj paghoj. "Ni vetas, ke ni sukcesos!" Kun plena memfido diris la redaktoroj de la gazeto, kaj tiam estis la 5-a horo vespere.

    Je la momento de la publikigo de la rezulto de la vochdonado, aperis en Shanhajo 4 ekstraj informiloj de 4 jhurnaloj kaj gazetoj.

    Fakte la ebleco de sukceso de Shanhajo maksimume grandighis dank' al la drameca antautempa retirigho de Chun Mong-Joon el balotado por prezidenteco de la Respubliko de Koreio. En opini-kontrolo de la 24-a de novembro de 2002, Chun Mong-Joon, prezidanto de la Korea Olimpika Komitato, kiu portis al Koreio la mond-pokalan piedpilkan konkurson, estis eksteratende venkita de alia kandidato Roh Moo-hyun de la Novjarmila Demokratia Partio per 42.2% kontrau 46.8% da balotiloj.

    "Chun Mong-Joon volis aldoni al si poentojn por balotado por prezidenteco per peticio de gastigo de la Monda Ekspozicio. Sed li perdis la shancon por balotado de prezidenteco, do li perdis la intereson nepre sukcesigi en la petado por gastigi la Mondan Ekspozicion: Li intencas rezervi pezilojn por la venonta balotado," tiel opiniis raportisto de iu novajhagentejo.

    Rusio malvenkis pro la problemo de sekureco. Ghuste kiel la shanhaja urbestro Chen Liangyu diris en la parolado de la 3-a de decembro, Shanhajo estas la plej sekura urbo de la mondo. Li promesis garantii la sekurecon kaj komfortecon de la vizitantoj de la ekspozicio. Sed en Moskvo, ankorau vualis la influo de la mortigo de 148 homoj fare de teroristoj, kaj la familianoj de la viktimoj akuzis la registaron antau la vochdonado en Montekarlo. Sekureco estis malfortajho de Moskvo.

    La rezulto de vochdono estis 44 balotiloj kontrau 32 kaj 12. En la tria rondo Shajhajo jam klare superis Yosu kaj Moskvon. En la lasta vochdono Shajhajo facile akiris 54 el la 88 balotiloj. Promise de sukcesa akiro de permeso al gastigo de la Olimpiaj Ludoj en 2008 en Pekino, Shanhajo sukcesis en balotado de la Monda Ekspozicio en 2010.

La Monda Ekspozicio shanghos Shanhajon

    Shanghi la urbon kaj plibeligi la vivon per granda monda aktivado estas kutima maniero en regula disvolvo de la chinaj urboj. La Azia Sportkunveno en 1990 alportis al Pekino grandegan shanghighon, kaj antau la Olimpiaj Ludoj de 2008, Pekino investos sume 300 miliardojn da juanoj por konstruado. En 1999 Yunnan-provinco gastigis la Mondan Hortikulturan Foiron kaj la totala investo superis 18.3 miliardojn da juanoj. Tio fruigis je 10 jaroj la konstruadon de fundamentaj instalajhoj de la malproksima provinco en la landlima regiono.

    Ankau Shanhajo shanghighos pro la Monda Ekspozicio. En la 3-a de decembro de 2002 Chen Liangyu refoje konfirmis en Montekarlo, ke Shanhajo rekte investos pli ol 3 miliardojn da usonaj dolaroj por multe shanghi la investan medion de publika trafikado, turismaj instalajhoj k.a. La urbestro, kiu jhus eniris en la Politikan Buroon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio, diris: "La koncerna investo estos 5-10 obloj de la rekta investo. En tio estas granda komerca shanco kaj labordono al multe da homoj. Talentuloj de chiuj tavoloj akiros shancon kaj spacon el tio."

    Saghaj shanhajanoj jam komencis pririgardi sian monujon de 2010: Antauvidante 70 milionojn da vizitantoj al la ekspozicio, oni jam elkalkulis, ke la rekta enspezo de la eniraj biletoj, manghado kaj turismaj memorajhoj por la ekspozicio estos 9.11 miliardoj da juanoj. En 6 monatoj dum la ekspozicio la hoteloj enspezos chiutage 100 milionojn da juanoj. Oficistoj optimisme taksis, ke la Monda Ekspozicio donos laboron al dekoj da miloj da homoj. La Monda Ekspozicio en 2000 en Hanovro de Germanio donis laboron al 30 mil homoj.

    Rekta enspezo estas reala, sed tio shajne ne estos la plej grava por Shanhajo. Shanhajo shatas alian nomon de la Monda Ekspozicio: Olimpiaj Ludoj de Ekonomio. Shanhajo akcentas ghian rolon en pli longa tempo: akceli la procezon de modernigho kaj internaciigho de tiu urbo kaj doni movoforton al la Delto de Yangzi-rivero kaj la tuta Chinio.

    Multaj jhurnaloj shatas citi la materialon: Post la Monda Ekspozicio en 1970 en Osaka de Japanio formighis la kansaja ekonomia zono, kio alportis ekonomian prosperon dum la sekvantaj 10 jaroj. Iu cifero estas multe rakontata: Unufoja Monda Ekspozicio kreskigas la totalan enlandan produktokvanton je 0.3%. Tio pli ekscitis Shanhajon por la Monda Ekspozicio.

    Klare videbla estos la stimulo de la Monda Ekspozicio al la urboj de la Delto de Yangzi-rivero. 35% de la 70 milionoj da vizitantoj turismos al Hangzhou, Wuxi k.a. pitoreskejoj. Pro tio urbanoj de Hangzhou diris, ke la plej grava afero por ilia urbo estas helpi Shanhajon sukcesigi la peton gastigi la Mondan Ekspozicion.

    Shanhajo estas brava en marsho al la mondnivela urbo. Chu sukcesi au ne, tiu marsho estas nehaltigebla kiel la torento en Huangpu-rivero. Komence de 2002 Shanhajo publikigis planon de sinteza disvolvado de ambau bordoj de Huangpu-rivero. Nun la Monda Ekspozicio farighis motoro de la plano: En la venontaj dek jaroj au pli longa tempo, ambau bordoj plenaj de senordaj staplejoj, kajoj kaj fabrikoj farighos lokoj montrantaj la aspekton de la granda moderna urbo Shanhajo.

    La Monda Ekspozicio havos sian lokon sur ambau bordoj inter la pontoj Nanpu kaj Lupu. La ovala areo okupas 6.53 kvadratajn kilometrojn. En 2010 tie estos la plej prospera centra regiono de Shanhajo.