La Monda Ekspozicio ne estas ordinara komerca foiro au ekspozicio.
Ghi estas bona shanco por chiuj landoj manifesti siajn socian
ekonomion kaj kulturajn atingojn, tial multaj landoj deziras gastigi
ghin. Parizo gastigis ghin en 1855, 1867, 1878, 1889, 1900 kaj
1937 respektive. Por la monda ekspozicio en 1889 Francio konstruis
Ejfel-turon, kiu poste farighis simbolo de Francio kaj Parizo.
Usono gastigis ghin en 1853, 1876, 1893, 1904, 1915, 1939, 1962,
1964, 1982 kaj 1984 respektive.
La
monda ekspozicio konsistas el du specoj, t.e. sinteza kaj faka.
Pakto de la Internacia Ekspozicio difinis: De la 1-a de januaro,
1995, la sinteza ekspozicio devas esti okazigita almenau en chiu
6-a jaro, tamen dum tiuj jaroj oni povas okazigi fakan ekspozicion.
La Kunming-a Hortikultura Ekspozicio de 1999 estas faka.
En
la 20-a jarcento pliighis la invitantaj landoj. En 1928 lau propono
de Francio naskighis la Buroo de Internacia Ekspozicio, kies chefstabejo
trovighas en Parizo, kun la tasko kunordige difini la tempon de
la ekspozicio kaj garantii ghian kvaliton. Chiu lando rajtas partopreni
ghin, tamen nur la membroj de BIE rajtas inviti ghin kaj chiu
membro de la buroo havas unu vochon.
En
1982 Chinio unuafoje partoprenis la mondan energian ekspozicion
okazintan en Usono kaj de tiam ghis 1998 ghi 9-foje partoprenis
la ekspozicion. La 3-an de majo, 1993 BIE akceptis Chinion kiel
sian 46-an membrolandon.
|