La 13-an de marto la
delegacio de la Buroo de Internacia Ekspozicio faris esploradon
en Shanhajo. Ili vizitis la ekspozicion pri invito de la Monda
Ekspozicio de 2010 en Shanhajo kaj auskultis plurajn rilatajn
raportojn por koni la kapablon de Shanhajo kaj sintenon de ghiaj
loghantoj pri invito de la Monda Ekspozicio.
La
delegacion gvidis s-ino Carmen Sylvain, vicprezidanto de la Buroo
de Internacia Ekspozicio kaj prezidanto de ghia plenumkomitato.
La esploradon faris ankau la prezidanto kaj ghenerala sekretario
de la buroo.
|