La
2-an de julio la shanhaja delegacio por gastigi la Mondan Ekspozicion
de 2010 partoprenis la 131-an sesion de la Internacia Ekspozicia
Buroo. En la sesio la ministro de eksteraj aferoj de Chinio, la
urbestro de Shanhajo kaj 2 studentoj el Fudan-universitato en
Shanhajo donis parolojn pri la temo de la Monda Ekspozicio de
2010 por Shanhajo, disvolva plano kaj avantagho de Shanhajo. Reprezentante
la chinan registaron, ili promesis finance subteni la shanhajan
gastigadon.
Parolojn
faris ankau aliaj 4 kandidataj urboj: Moskvo de Rusio, Meksiko
de Meksikio, Yosu de Koreio kaj Wroclaw de Pollando.
Fine
de 2002 la Internacia Ekspozicia Buroo sekrete balotos en la 132-a
sesio por decidi la gastigontan urbon.
|