La
25-an de junio, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de
Eksteraj Aferoj de Chinio, diris en la gazetara konferenco, ke
s-ino Wu Yi, shtata konsiliano de Chinio, cheestos la 131-an plenan
sesion de la Internacia Ekspona Buroo en Parizo la 2-an de julio,
kie shi proparolos por Shanhajo je ghia invito de la Monda Ekspozicio
en 2010, kaj invitite vizitos Chehhion, Pollandon, Albanion kaj
Bulgarion de la 4-a ghis la 19-a de julio.
Ankau
s-ro Tang Jiaxuan, china ministro de eksteraj aferoj, cheestos
la 131-an plenan sesion en Parizo kaj faros proparoladon por Shanhajo
je ghia invito de la ekspozicio. Post tio li vizitos Francion,
Rumanion kaj Austrion de la 3-a ghis la 11-a de julio lau invito
de la ministroj de eksteraj aferoj de tiuj tri landoj.
|