La
2-an de julio de 2002, china delegacio estrata de s-ino Wu Yi,
shtata konsilanto de Chinio, cheestis la 131-an sesion de la Internacia
Ekspozicia Buroo kaj tie faris raporton pri invito de la Monda
Ekspozicio en 2010 fare de la china urbo Shanhajo.
En
sia raporto Wu Yi diris, ke komisiite de prezidanto Jiang Zemin
kaj chefministro Zhu Rongji, shi refoje promesas, ke la china
registaro firme subtenas Shanhajon en ghia invito de la Monda
Ekspozicio en 2010. Shi diris, ke en la venontaj jardekoj la chinaj
ekonomio kaj socio daurigos sian rimarkindan kreskon kiel en la
pasintaj 20 jaroj kaj la granda komerca shanco estos favora al
intershangho kaj kunlaboro de la Monda Ekspozicio kaj chiuj cheestantoj
profitos.
Tang
Jiaxuan, china ministro de eksteraj aferoj, diris: "La Monda
Ekspozicio estas loko, kie oni manifestas siajn sukcesojn en la
kampoj de ekonomio, komerco, sciencoj, tekniko kaj kulturo. Ghi
estas utila al la interkompreno kaj kunlaboro de chiuj cheestantoj.
La chinaj registaro kaj popolo arde deziras inviti ghin."
Li daurigis: "Hodiau en Chinio la politika situacio estas
stabila, la socio progresa, la ekonomio prospera. La daure disvolvighanta
ekonomio donos firman financan subtenon al la ekspozicio kaj la
stabila socio kreos bonan eksteran medion al ghi. La firma subteno
de la china registaro estas grava garantio por ghia sukceso."
Deziro
de la popolo
"Elmontru
viajn saghon kaj kreivecon al la invito!" Invito de la Monda
Ekspozicio vekis grandan ehhon ne nur de la shanhaja popolo, sed
ankau de la tuta china popolo. Enketo montras, ke pli ol 90% de
la china popolo zorgas pri la invito.
Wu
Yi diris, ke la vasta subteno kaj aktiva partopreno estas grava
kondicho por la sukceso de la ekspozicio. La 1.3 miliardoj da
chinoj forte deziras, ke la Monda Ekspozicio de 2010 okazu en
Shanhajo. La Shanhaja Monda Ekspozicio ghuos grandan subtenon
de la publiko. Shi diris, ke se la Monda Ekspozicio okazos en
Chinio, la plej granda disvolvighanta lando, tio mem estos eminenta
kontribuo al la internacia ekspozicio kaj bone montros la principon
de gheneraleco proponitan de la Internacia Ekspozicia Buroo.
Kiam
oni petis sloganojn kaj afishojn pri la ekspozicio, en la dauro
de 2 monatoj pli ol 4 mil homoj el 25 provincoj kaj municipoj
prezentis 6 mil sloganojn kaj 400 afishojn por la invito. Studentoj
de Fudan-universitato faris multe da valoraj proponoj por la invito
kaj 320 el ili estis alte atentataj de la urba registaro. La turnea
eksponado de fotoj de la Monda Ekspozicio estas tre shatata de
la universitataj instruistoj kaj studentoj. Studentaj federacioj
de 8 universitatoj de Shanhajo proponis al la gejunuloj "Subtenu
la Mondan Ekspozicion".
La
interreta-televida konkurso pri scioj de la Monda Ekspozicio altiris
al si 600 mil rigardantojn. La konkurson partoprenis 400 kolektivoj
kaj 5 mil individuoj el 14 provincoj kaj municipoj.
18
maljunuloj el Fengxian-distrikto en 5 tagoj biciklante propagandis
la inviton de la Monda Ekspozicio. Sur ilia tolo 20 metrojn longa
legighas subskribo de dek miloj da homoj. Oni faris ankau konkretajn
proponojn pri la urba arbarizado kaj redukto de la brua polucio
kaj multaj anoncis sin por esti volontulo de la ekspozicio.
Oni
faris enketon en 50 gravaj urboj kaj la rezulto montris, ke 89.4%
de la enketitoj aprobas la inviton kaj 94.4% subtenas ghin, 92.6%
opinias, ke Chinio kapablas gastigi la ekspozicion kaj 78.6% kredas,
ke la Monda Ekspozicio en 2010 certe estos sukcese invitita de
Chinio.
Preparo
de Shanhajo
Chen
Liangyu, urbestro de Shanhajo, diris en la gazetara konferenco
de la 131-a sesio de la Internacia Ekspozicia Buroo, ke Shanhajo
estas granda malfermita urbo kun pluraj specoj de kulturo. Ghi
estas ankau fronta urbo por kultura intershangho inter Chinio
kaj aliaj landoj. La rapide disvolvighanta Shanhajo donos certe
bonan scenejon al la Monda Ekspozicio kun la temo "Por bela
vivo en la urbo". Krom tio, Shanhajo estas ankau grava turisma
loko. Li kredas, ke se Shanhajo akiros la rajton gastigi la ekspozicion,
ghi estos certe multe vizitata kaj plej grandinflua en sia historio.
Jam
en la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. la shanhaja popolo
deziris inviti la ekspozicion. La tiama urba gvidanto ordonis
fari necesan esploron. En la 90-aj jaroj la ekonomio de Shanhajo
rapide kreskis, ghia ekonomia strukturo pli kaj pli bonighis en
la reguligo, kaj multaj translandaj korporacioj kaj financaj establoj
fondis sian branchon tie. Nun Shanhajo estas unu el la chinaj
urboj kun rapide disvolvighanta ekonomio kaj alta nivelo de modernigo.
Shanhajo
havas ne nur idealajn hardvarojn, sed ankau bezonatajn softvarojn
por la ekspozicio. Faktoj jam pruvis, ke ghi kapablas gastigi
grandskalan internacian aktivadon. En la pasintaj jaroj ghi sukcese
gastigis kelke da internaciaj komercaj jarkunvenoj. En 1999 sukcese
okazis tie la jarkunveno de la forumo "Richajho", shanhaja
kunveno de shtatestroj de kvin landoj kaj neoficialaj kunvenoj
de gvidantoj de APEK, kio estas favora por Shanhajo en ghia invito
de la Monda Ekspozicio en 2010.
|