 La
27-an de septembro, china chefministro Zhu Rongji intervidighis
en Parizo kun Gilles Noghes, prezidanto de la Internacia Ekspozicia
Buroo kaj Vincente Gonzales Loscertales, ghia ghenerala sekretario.
La chefministro diris, ke Shanhajo havas chiujn bezonatajn kondichojn
por sukcese okazigi la Mondan Ekspozicion kaj la china registaro
plene subtenas ghin en ghia invito de la ekspozicio de 2010.
Chefministro
Zhu diris, ke la Monda Ekspozicio estas solenejo, kie oni eksponas
la plej novajn fruktojn de la monda civilizacio, kaj ghi utilas
al la internacia intershangho kaj monda ekonomio. Chinio estas
la plej granda disvolvighanta lando. Se Shanhajo sukcesos en la
invito, la Monda Ekspozicio estos do pli influa kaj pli efike
ludos la rolon de ponto inter chiuj landoj. La prezidanto kaj
ghenerala sekretario de la Internacia Ekspozicia Buroo diris,
ke Chinio invitas la Mondan Ekspozicion, tio havas gravan signifon
por la mondo kaj la preparado de Shanhajo estas bone farata. Post
esplorado la enketa grupo de la Internacia Ekspozicia Buroo opinias,
ke Shanhajo estas kapabla gastigi la ekspozicion. La rapida ekonomia
disvolvigho kaj socia stabileco estas garantio por la sukcesa
invito. La Internacia Ekspozicia Buroo alte taksas la plenan subtenon
de la china registaro al Shanhajo en ghia invito.
|