Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 
Se Shanhajo sukcesos en invito de la Monda Ekspozicio en 2010...

    La 1-an de decembro 2002 inaugurighos la 132-a sesio de la Internacia Ekspozicia Buroo, kiu decidos, kiu gastigos la Mondan Ekspozicion en 2010.

    Ja estas senduba la fervoro de la china popolo pri invito de la monda ekspozicio kaj klara la subteno de la china registaro. Kiujn komercajn shancojn ghi alportos al la mondo, se Chinio sukcesos inviti la Mondan Ekspozicion en 2010.

    S-ro Zhang Zhigang, respondeculo de la Shtata Ekonomi-Komerca Komisiono de Chinio, diris, ke se Chinio sukcesos inviti la Mondan Ekspozicion en 2010, ghi donos grandajn shancojn al la eksponantaj landoj kaj regionoj por eniri la grandan merkaton de Chinio, tie fari ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj efektivigi kunan disvolvighon. Tio estos utila ne nur al la ekonomia tutmondigho, sed ankau al komunikado de la mondaj popoloj kaj la kultura intershangho kaj disvolvigho de la internacia ekspozicio.

    Chinio estas unu el la lokoj kun plej granda ekonomia vigleco. Ghia sinteza ekonomia forto farighas pli kaj pli potenca kaj ghia medio por investado -- pli kaj pli bona. Chio chi tio metis firman materian bazon al Chinio en ghia invito de la Monda Ekspozicio.

    En la pasintaj pli ol 20 jaroj la china ekonomio kreskis chiujare je pli ol 9%. Nun ghia totala ekonomia kvanto kaj importa kaj eksporta valoro jam atingis la 6-an lokon en la mondo kaj ghia rezervo de fremdlandaj valutoj okupas la 2-an lokon. Ghi estas disvolvighanta lando, kiu en la pasintaj 9 jaroj kontinuaj altiris al si plej multe da eksterlanda kapitalo kaj krom tio ghi iom post iom farighis unu el la internaciaj investaj merkatoj plej allogaj en la mondo. Almenau 180 landoj kaj regionoj fondis 400 mil entreprenojn en Chinio, el kiuj pluraj envicighas inter la 500 potencaj translandaj entreprenoj de la mondo.

    Post sia membrigho al la Monda Komerca Organizo Chinio serioze plenumas siajn promesojn kaj devojn kaj faris multe por mellevi la gheneralan nivelon de dogano, malpliigi nedoganajn rimedojn, bonordigi kaj revizii leghojn kaj regulojn koncernajn eksteran komercon kaj plenumi informadon kaj konsultighon, dank' al tio ghiaj merkataj, leghaj kaj politikaj cirkonstancoj farighas pli kaj pli justaj kaj malfermitaj.

    Krom tio la china registaro jam promesis al la Internacia Ekspozicia Buroo: por ke la ekspozicio estu pli populara, Chinio asignos 100 milionojn da usonaj dolaroj al eksponado de disvolvighantaj landoj kaj serioze plenumos la koncernajn regulojn de la "Internacia Pakto pri Eksponado" kaj faciligos chiujn landojn kaj regionojn en ilia eksponado.

    Lau takso, la investo rekte bezonata de gastigo de la Monda Ekspozicio superos 3 miliardojn da usonaj dolaroj kaj, krom tio, oni investos 15-30 miliardojn da usonaj dolaroj por rekonstrui la trafikajn, telekomunikajn, akvoliverajn kaj aliajn fundamentajn instalajhojn cele gastigi la ekspozicion. La monda ekspozicio bezonas multajn servojn sur kampoj de monkolektado, juro, kontado, projektado kaj administrado. Oni antauvidas, ke en 2010 probable pli ol 70 milionoj da homoj vizitos la ekspozicion. Tio montras, ke gastigi la mondan ekspozicion en Shanhajo donos senprecedencan skalon de komercado kaj multe larghigos la merkatan spacon.

    "La granda ekonomia aktivado sin montros en granda latenta merkato. La temo 'Por pli bela vivo' montros sin en bela loko. La translandaj kompanioj fervore subtenas Chinion en ghia invito de la monda ekspozicio kaj aktive partoprenas diversajn aktivadojn, el kio oni vidas, ke eksterlandaj entreprenistoj alte taksas la komercan shancon latentan de la ekspozicio," diris Zhang Zhigang.

    Zhang diris, ke la monda ekspozicio povas plene manifesti la sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn fruktojn kaj ilian perspektivon, pliigi la ekonomian kaj kulturan intershanghon inter Chinio kaj aliaj ekspoziciantoj. Gastigi la mondan ekspozicion en internacia metropolo, kia Shanhajo, kun chiam pli kreskanta ekonomia influo certe akcelos interkomprenon inter Chinio, precipe Shanhajo kaj aliaj ekspoziciantoj, kaj pliigos ilian ekonomi-komercan kunlaboron. Gastigi la mondan ekspozicion en Chinio kun 1.3 miliardoj da loghantoj kaj grandega ebleco de eksterlanda turismo certe portos grandan profiton al la ekspoziciantaj landoj kaj regionoj. Oni taksis, ke chiujare chinoj pagas pli ol 20 miliardojn da usonaj dolaroj por eksterlanda turismo.

    Oni kredas, ke en 2010 Chinio estos pli prospera ekonomie kaj stabila socie, kaj se Chinio gastigos la mondan ekspozicion tiam, la tuta mondo certe ghuos grandan profiton.