Unua-pagho << Shanhaja Monda Ekspozicio
 
Kvin ambasadoroj al Francio donis paroladon por inviti la Mondan Ekspozicion

     Lastatempe la Internacia Ekspozicia Buroo okazigis en Parizo gazetaran konferencon, en kiu 5 ambasadoroj al Francio prezentis siajn kondichojn por invito de la Monda Ekspozicio en 2010.

    Wu Jianmin, china ambasadoro al Francio, parolis la unua. Li diris, ke Shanhajo estas la plej favora el la 5 kandidataj urboj, ghi estas modelo de civilizacia dialogo inter la Oriento kaj Okcidento. Se Shanhajo sukcesos, Chinio farighos la unua disvolvighanta lando, gastiganta la Mondan Ekspozicion. La temo de la Shanhaja Monda Ekspozicio estas elstara: Por pli bela urbo, por pli bela vivo. Ghi ne nur akcelos progreson de disvolvighantaj landoj, sed ankau donos pli da komercaj shancoj al disvolvitaj landoj. La ekspozicio estos favora por intershangho de diversaj landoj kaj akcelo de la mondpaco.

    Sekvis parolado de ambasadoroj de Koreio, Meksikio, Pollando kaj Rusio, kiuj konigis respektive Yosu, Meksiko-urbon, Wroclaw kaj Moskvon.

    Fine la prezidanto de la Internacia Ekspozicia Buroo anoncis, ke en la 2-3-a de decembro 2002 okazos en Monako la 132-a sesio de la Internacia Ekspozicia Buroo kaj 89 membroj balotos pri tio, kiu gastigos la Mondan Ekspozicion en 2010.