www.chinareport.com.cn
 
Telefone interparolis Hu Jintao kaj Bush

Vespere de la 18-a de marto, china prezidanto Hu Jintao ricevis telefonajhon de usona prezidanto Bush. Antau chio Bush gratulis, ke Hu elektighis kiel china prezidanto, kaj diris, ke Usono volontas intime kunlabori kun Chinio, por ke la interrilatoj inter la du landoj daure disvolvighu. Li reasertis, ke la usona registaro persistas en la politiko pri unu Chinio, observas la tri komunajn deklarojn de Chinio kaj Usono kaj ne aprobas sendependighon de Taiwan.

Hu Jintao dankis Bush pro lia gratulo. Li emfazis, ke la nova gvidantaro de Chinio daure praktikos la politikon pri reformado kaj pordmalfermo kaj sendependan kaj pacan eksteran politikon kaj alte taksas la amikan kunlaboron kun chiuj landoj, inkl. de Usono. Li diris, ke dank' al la kuna prizorgo kaj akcelo de prezidantoj Jiang Zemin kaj Bush la du landoj difinis la celon disvolvi konstruajn kunlaborajn rilatojn. Kaj la du landoj jam akiris pozitivajn fruktojn en intershangho kaj kunlaboro en multaj flankoj, kio utilas ne nur al la fundamentaj interesoj de la popoloj de Usono kaj Chinio, sed ankau al la mondpaco kaj disvolvigho.

La du gvidantoj intershanghis opiniojn pri la iraka problemo kaj la nuklea problemo de la Korea Popol-demokratia Respubliko. Hu diris, ke Chinio opinias, ke la iraka problemo devas esti politike solvita kadre de UN. Li diris, ke Chinio deziras pacon sed ne militon. Koncerne la nuklean problemon de Koreio, Hu diris, ke Chinio pledas por sennukleeco de la Korea Duoninsulo por paco kaj stabileco kaj solvo de la problemo per dialogo, sed la shlosilo estas komenci dialogon per ia metodo kaj precipe tiun inter Usono kaj Koreio por eviti chion, kio povas strechi la situacion.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

Unua pagho
Gvidlibro pri pekino
Antikvaj vidindajhoj de pekino
Aktualajhoj
Inter Ni
Legu kaj Ridu
Ter-vilagho
E-novajhoj
Esperantujo
Socio
Kulturo
Homaro kaj Naturo
Ekonomio
Turismo
Scienco kaj Eduko
Kuirarto
Kinejo
Muzikejo
Pentrajhoj
Metiarto
Ludejo
Specialaj Temoj