La
20-an de marto la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio publikigis
deklaron de Chinio rilate militajn operaciojn de Usono kaj ghiaj
subtenantoj kontrau Irako.
La deklaro diras, ke en la 20-a de marto Usono kaj
ghiaj subtenantoj atakis Irakon sen scio de la Konsilio de Sekureco
de UN. Al tio la china registaro donis seriozan atenton. Ghi chiam
opinias, ke la problemo pri Irako devas esti politike solvita kadre
de UN; la iraka registaro devas chiuflanke kaj efektive praktiki
la rilatajn rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco; la suvereneco
kaj teritoria integreco de Irako devas esti respektataj de la internacia
socio. La rezolucio n-ro 1441 de la Konsilio de Sekureco estas grava
bazo por politike solvi la problemon pri Irako. La internacia socio
ghenerale opinias, ke serioze praktikante la rezolucion n-ro 1441,
oni povas atingi la celon per paca rimedo, ke Irako ne posedu grandskalajn
mortigajn armilojn. Por realigi tiun celon la china registaro kaj
koncernaj flankoj faris senlacan penadon. Milito alportos katastrofon
al la popolo kaj influos la sekurecon, stabilecon kaj disvolvighon
de la regiono kaj la mondo. Opono kontrau milito kaj defendo de
paco estas komuna deziro de la popoloj de la mondo. La china registaro
chiam klopodas defendi la pacon kaj sekurecon de la mondo. Ghi opinias,
ke la internaciaj konfliktoj devas esti solvitaj per politika rimedo.
Ghi oponas kontrau uzo de milita forto au minaco per ghi en internaciaj
aferoj. Ghi laute alvokas, ke la rilataj landoj chesighu la militajn
operaciojn kaj solvu la problemon lau politikaj principoj.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|