Vespere de la 20-a de marto usona shtata sekretario
Powell telefonis al Tang Jiaxuan, shtata konsilanto de Chinio, por
gratuli lin pro lia nova ofico. Ambau intershanghis opiniojn pri
la iraka problemo k.a.
Tang Jiaxuan diris, ke Chinio serioze atentas la eksplodon
de la iraka milito kaj multe maltrankvilas pro la ebla katastrofo
kaj regiona malkvieto kaj aliaj rezultoj pro la milito. Oponi kontrau
milito kaj defendi pacon estas komuna deziro de la internacia socio.
Chinio apelacias chesigi la militajn agojn, eviti damaghon al la
senkulpa popolo kaj revenigi la irakan problemon sur la ghustan
vojon de politika solvo.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|