 En
la 20-a de marto ghenerala sekretario de UN Annan publikigis deklaron
montrante bedauron pri la tria eksplodo de milito en Irako en la
lasta kvarono da jarcento. Li alvokis al la rilataj flankoj observi
koncernajn internaciajn leghojn kaj laueble protekti popolanojn
de Irako kontrau la katastrofo de la milito.
Annan esprimis bedauron, ke la internacia socio ne
sukcesis senarmigi Irakon per paca rimedo. Li alvokis al la internacia
socio unuighi vizaghe al la serioza realo.
Li diris, ke spertajhoj en la lastaj semajnoj montris,
ke la popoloj de la mondo esperas, ke iliaj gvidantoj kolektighos
en UN por solvi la problemon komunan de la tuta homaro. Li esprimis,
ke li chiel klopodos por ke UN povu respondi al la defio.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|