La
22-an de marto la prezidanto de la China Islama Asocio, imamo Chen
Guangyuan, publikigis malferman leteron al la islamanoj de Chinio
koncerne la militan agadon de Usono kontrau Irako.
La letero diras, ke la 20-an de marto, spite la unuvochan
oponon de la internacia socio kaj sen aprobo de UN, Usono kaj ghiaj
koalicianoj arbitre lancis militan agadon kontrau Irako. Pri tio
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio jam publikigis solenan
deklaron, kiu montras ke Chinio volas pacon kaj oponas kontrau milito.
La China Islama Asocio tute subtenas la starpunkton de sia registaro.
La China Islama Asocio montras fortan indignon kaj
firman riprochon al Usono kaj ghiaj koalicianoj, kiuj arbitre lanchis
militon al Irako, tute ignorante la diplomatian penadon de la internacia
socio por evito de milito kaj la kontraumilitan vochon de la tutmondaj
popoloj, inkl. tiun de la usona popolo. La letero montras grandan
simpation al la iraka popolo, kiu multe suferas de la milito. La
asocio substrekas, ke Usono kaj ghiaj koalicianoj devas tuj chesigi
la militon kaj reiri al la ghusta vojo por solvi la irakan problemon
per politika rimedo.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|