En
la kunveno de la Konsilio de Sekureco de UN pri Irako okazinta la
7-an de marto Hans Bliks, prezidanto de la Nukleo-ekzamena Komitato
de UN, diris, ke ekde la fino de januaro chi-jare Irako donis relative
aktivan kunlaboron al la ekzamenantoj de UN, tamen la ekzamenado
bezonas ankorau kelkajn monatojn.
Lau la raporto pri la ekzamenado al Irako en la unua
trimestro de 2003 s-ro Hans Bliks prezentis novajn informojn en
la lastaj 10 tagoj. Li diris, ke Irako jam ruinigis 34 misilojn
Al-Sanmoud 2. Tio estas efektiva pasho de Irako dum procezo por
ruinigi grandskalajn nukleajn armilojn.
En la kunveno Usono, Britio kaj Hispanio prezentis
al la Konsilio de Sekureco de UN rezolucion (projekto) reviziitan,
por peti UN rajtigi ilin ataki Irakon kaj la rezolucio estis ultimato
al Irako. La rezolucio diras, ke se Irako ne povos kredigi al la
Konsilio de Sekureco de UN pri sia plenumo de chiuflanka, senkondicha,
tuja kaj aktiva malarmado antau la 17-a de marto, ghi perdos la
finan shancon donitan de la rezolucio n-ro 1441.
Tang Jiaxuan, china ministro de eksteraj aferoj, diris,
ke por respondeci por la historio kaj defendi la interesojn de la
popoloj de diversaj landoj la china registaro laute alvokis, ke
la Konsilio de Sekureco de UN adoptu politikajn rimedojn por solvi
la problemon pri Irako kaj eviti militon. Chinio esperas profundan
kunlaboron inter Irako kaj la ekzamenantoj de UN. Nun ne estas kauzo
fermi pacan pordon. Chinio ne aprobas la novan rezolucion por ataki
Irakon.
En la kunveno de la Konsilio de Sekureco de UN la rusa
kaj franca ministroj de eksteraj aferoj ne konsentis la revizion
de la rezolucio. Ankau aliaj membroj de la Konsilio de Sekureco
de UN, ekz. Germanio, Sirio, Chilio, Meksikio, Angolo, Kamerunio,
Pakistano kaj Gvineo, petis pacan solvon de la problemo pri Irako.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|