Lastatempe Kong Quan, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Chinio, okazigis gazetaran konferencon, en
kiu li prezentis starpunkton de Chinio pri militkaptitoj de Usono
kaj Irako
Lau Gheneva Konvencio de 1949, en milito inter Usono
kaj Irako ambau landoj devas doni humanisman traktadon al militkaptitoj,
kies vivo kaj honoro devas esti respektataj. Sekve de profundigho
de la milito Chinio alvokis, ke ambau flankoj obeu rilatajn internaciajn
humanismajn konvenciojn.
Li diris, ke Chinio ree alvokas, ke koncernaj landoj
tuj chesigu la militon en Irako kaj reiru al la ghusta vojo solvi
la irakan problemon per politika rimedo.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|