 En
la 25-a de marto la china prezidanto Hu Jintao renkontighis kun
la pakistana chefministro Mir Zafarullah Khan Jamali kaj diris,
ke Chinio alvokas la koncernajn landojn kiel eble plej baldau chesigi
la militajn agadojn kontrau Irako kaj reveni al la ghusta vojo por
politike solvi la irakan problemon.
Hu Jintao diris, ke Chinio daurigos la komencitan humanisman
helpon al la iraka popolo.
Hu diris, ke Chinio chiam persistas en la starpunkto
politike solvi la irakan problemon kadre de UN kaj senlace klopodis
por tio. Sed bedaurinde eksplodis la milito. Chinio maltrankvilas
pro la homrajta katastrofo kauzita de la milito kaj ghia influo
sur la paco, stabileco kaj disvolvigho de la regiono kaj la mondo.
Oponi kontrau milito kaj defendi pacon estas komuna deziro de la
popoloj de la tuta mondo.
Jamali laudis la starpunkton de Chinio rilate la irakan
problemon. Li diris, ke la pakistana popolo amas pacon kaj pledas
por solvo de internacia konflikto per dialogo.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|