|  
             La 30-an de marto Chinio transportis 100 jurtojn, la 
              unuan humanisman karavanon, de Urumqi, Xinjiang, al Jordanio por 
              helpi irakajn rifughintojn. Tiuj materialoj post nelonge atingos 
              Amanon, chefurbon de Jordanio. 
             Chi-foje la china registaro liveros entute 500 jurtojn 
              kaj krom la unua karavano ankau la ceteraj 400 jurtoj atingos Amanon 
              aprile. 
             La jurtoj servos kiel provizoraj loghejoj de irakaj 
              rifughintoj. Filantropia establajho de Jordanio akceptos ilin kaj 
              disdonos al la rifughintoj iom poste.  
            Chinaj oficistoj diris, ke la china registaro atente 
              observas la militan situacion en Mez-Oriento kaj lau bezono de la 
              situacio kaj lau sia kapablo donos humanisman helpon al koncernaj 
              landoj. 
            Ni tre 
              shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon! 
               
             |