| La 27-an de marto, s-ro Wang Yingfan, konstanta delegito 
              de Chinio en UN, alvokis, ke Usono kaj Britio tuj chesigu sian militan 
              agadon kontrau Irako kaj reiru sur la ghustan vojon solvi la irakan 
              problemon per politikaj rimedoj.  Wang diris, ke spite oponon de multaj landoj Usono kaj 
              Britio lanchis militan agadon kontrau Irako sen permeso de la Konsilio 
              de Sekureco de UN. Per tio ili malobservis la Charton de UN kaj 
              la fundamentajn principojn de la internaciaj leghoj. La milito kauzis 
              morton kaj vundon de multege da irakaj civitanoj kaj ruinigis grandan 
              kvanton da richajhoj kaj certe alportos homrajtan katastrofon, malutilan 
              al la regiona kaj tutmonda sekureco, stabileco kaj disvolvigho. 
              Chinio forte maltrankvilas pri tio.  Li emfazis, ke oponi kontrau milito kaj defendi pacon 
              estas komuna volo de la popoloj de la tuta mondo. La china registaro 
              dedichas sian energion al defendo de la mondpaco kaj stabileco kaj 
              firme staras por solvi internaciajn konfliktojn per politikaj rimedoj 
              kaj malaprobas militan agadon kaj chantaghon per militaj fortoj. 
              La china registaro chiam pledas por solvo de la iraka problemo per 
              politikaj rimedoj kadre de UN. Ghi postulas, ke la iraka registaro 
              fidele kaj komplete plenumu la koncernajn rezoluciojn de UN, kaj 
              opinias, ke la suvereneco kaj teritoria integreco devas esti respektataj 
              de la internacia socio.  Li diris, ke la Konsilio de Sekureco de UN estas respondecanta 
              pri defendo de la mondpaco kaj sekureco. La china registaro aprobas 
              kaj subtenas, ke la konsilio ludu gravan rolon en la iraka problemo. 
              Nun surbaze de la propono de Annan, ghenerala sekretario de UN, 
              la konsilio preparis rezolucion pri intershangho de petrolo kontrau 
              manghajhoj. La china delegacio aktive partoprenis la diskutadon.  Li diris ankau, ke la china registaro jam transportis 
              humanismajn materialojn al Jordanio por helpi la irakan popolon. 
              Chinio daure donos al Irako humanisman helpon lau sia kapablo. Ni tre 
              shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
   |