www.chinareport.com.cn
 
UN estas nemankigebla por solvi la irakan problemon

Vespere de la 31-a de marto, china minsitro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing interparolis telefone kun brita sekretario de eksteraj aferoj Jack Straw.

Jack Straw komunikis al Li Zhaoxing renkontighon de la usona kaj brita gvidantoj en David-kampadejo kaj konigis, kion Britio deziras pri la postmilita arangho de Irako. Li diris, ke Britio deziras, ke UN ludu kernan rolon en arangho de la postmilita Irako.

Li Zhaoxing diris, ke la iraka situacio estas chagrena. La milito mortigis kaj vundis multe da irakaj civitanoj kaj kauzis seriozan humanisman problemon kaj portis necertigeblajn faktorojn al la stabileco de la Golfa Regiono kaj ekonomio de chiuj landoj. Li diris, ke la rezolucio de la Konsilio de Sekureco de UN n-ro 1472, aprobitan la 28-an de marto, pri reguligo de la plano pri intershangho de oleo kontrau manghajhoj havas pozitivan signifon por kontentigi la urghan humanisman bezonon de Irako.

La china ministro diris, ke per militaj fortoj solvi la irakan problemon malutilas al la interesoj de chiuj flankoj. Chinio plurfoje alvokis kiel eble plej rapidan finon de la milita agado por denove malfermi la pordon solvi la problemon per politikaj rimedoj.

Li emfazis, ke la bona solvo de la iraka problemo ne povas disighi de UN kaj Chinio volontas defendi kune kun la internacia socio la rolon de UN en la internaciaj aferoj kaj la autoritaton de ghia Konsilio de Sekureco.

Ambau intershanghis opiniojn pri la nuklea problemo de la Popol-demokratia Respubliko de Koreio kaj la situacio de Hindio kaj Pakistano kaj daure diskutos pri la internaciaj problemoj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

 

Unua pagho
Gvidlibro pri pekino
Antikvaj vidindajhoj de pekino
Aktualajhoj
Inter Ni
Legu kaj Ridu
Ter-vilagho
E-novajhoj
Esperantujo
Socio
Kulturo
Homaro kaj Naturo
Ekonomio
Turismo
Scienco kaj Eduko
Kuirarto
Kinejo
Muzikejo
Pentrajhoj
Metiarto
Ludejo
Specialaj Temoj