www.chinareport.com.cn
 
Rezolucio de UN n-ro 1472

La 28-an de marto, la Konsilio de Sekureco de UN post balotado aprobis la rezolucion n-ro 1472 kaj decidis reguligi kaj denove plenumi la planon pri intershangho de oleo kontrau manghajhoj kaj rajtigis Kofi Annan, gheneralan sekretarion de UN, portempe administri plenumon de tiu humanisma plano por kontentigi la urghan bezonon de Irako.

La rezolucio diras, ke pro la eksterordinara cirkonstanco de Irako estas necese fari portempan kaj teknikan reguligon de la plano pri intershangho de oleo kontrau manghajhoj por garantii realighon de la kontrakto subskribita de la iraka registaro pri importo de humanismaj materialoj. La rezolucio difinas, ke Kofi Annan praktiku tiun planon en la venontaj 45 tagoj kaj la Konsilio de Sekureco de UN rajtas plilongigi tiun sankcion lau kondichoj.

Lau la rezolucio Kofi Annan havas rajton decidi lokon por stoki la humanismajn materialojn interne de Irako, fari refojan takson de la kontrakto pri importo de humanismaj materialoj kaj dispono de la enspezo de oleo de Irako en la konto de UN. La rezolucio montras ankau, ke la Konsilio de Sekureco de UN rajtigos Kofi Annan fari kunordigon kun la irakaj autoritatoj, post kiam la plano estos plenumita.

La rezolucio postulas, ke la Komisiono pri Punado sub la Konsilio de Sekureco de UN faru dauran kontrolon pri plenumado de la plano kaj Kofi Annan ghustatempe informu la komisionon antau ol li alprenos rimedon de humanisma helpo.

La rezolucio postulas, ke la du flankoj konfliktantaj en Irako observu la koncernajn difinojn de la internacia legho, permesu al la internaciaj humanismaj organizoj fari humanisman helpadon en la lokoj, regataj de ili ambau kaj garantiu ilian sekurecon kaj liberecon.

La rezolucio refoje asertas, ke la iraka popolo havas rajton decidi la politikan estontecon de sia lando kaj disponi siajn naturajn richfontojn kaj la internacia socio devas respekti tion.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

 

Unua pagho
Gvidlibro pri pekino
Antikvaj vidindajhoj de pekino
Aktualajhoj
Inter Ni
Legu kaj Ridu
Ter-vilagho
E-novajhoj
Esperantujo
Socio
Kulturo
Homaro kaj Naturo
Ekonomio
Turismo
Scienco kaj Eduko
Kuirarto
Kinejo
Muzikejo
Pentrajhoj
Metiarto
Ludejo
Specialaj Temoj