Antau
nelonge che la bordo de Huangpu-rivero, Shanhajo, super Placo nome
Chen Yi levighis dek mil kolomboj. Akompanate de la muziko "La
mondo plenighu de amo" la kolomboj de la paco transportis bondeziron
de la 13 milionoj da shanhaj-anoj al la chielo kaj al la tuta mondo.
"Ni flugigas la kolombojn kun klara celo, t.e.
montri nian subtenon al la deklaro de nia registaro kaj alvoki,
ke Usono chesigu sian militan agadon kontrau Irako kaj garantiu
la mondpacon, kaj montri la volon de la shanhaja popolo fari pacan
intershanghon kun la popoloj de chiuj landoj," la organizanto
de tiu aktivado tiel diris.
La 54-jara Guo Yaqin kaj shia edzo, kiuj venis de la
antauurbo kun sia 3-jara nepo en la sino, rigardis la kolombaron
super la placo kaj emocie diris: "La china popolo volas pacan
vivon kaj neniu volas, ke la richajhoj akiritaj per diligenta laboro
forbrulighu pro milito. El televido ni informighis, ke Usono jhetis
multe da misiloj kaj bomboj al Irako, de tio multe suferis la iraka
popolo."
La edzo de Guo diris: "La china popolo estas pacama
kaj abomenas militon kaj agreson. Antau pli ol 60 jaroj Japanio
agresis Chinion kaj kauzis grandan malfelichon al niaj gepatroj.
Sed en la pasintaj 20 jaroj pro paca ekonomia konstruado nia patrio
rapide disvolvighis kaj nun ni vivas felichan vivon."
La solena flugigo altiris al si multe da turistoj chinaj
kaj alilandaj, kiuj fotis tiun emocian scenon.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|