Lastatempe Wu Chunhua, estro de la azi-afrika departemento
de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio, diris, ke Chinio
deziras partopreni rekonstruadon de Irako post la milito kaj defendi
siajn interesojn en Irako.
Li diris, ke Chinio donos tiuflankan monhelpon lau
bezono kaj ebleco. La China Rugha Kruco respondecos pri donacoj
de rilataj entreprenoj kaj individuoj.
En 2002 proksimume 60% de la importita petrolo de Chinio
venis el la golfa regiono. Sed la milito en Irako kauzis altigon
de prezo de petrolo kaj influas energi-provizon de Chinio; krome
la konstruaj programoj de Chinio en Irako suferis damaghojn.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|