Lastatempe Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Chinio, okazigis gazetaran konferencon. Li
diris, ke Chinio deziras, ke UN kiel eble plej rapide ellaboru projekton
por rekonstruado de Irako post la milito kaj oni solvu la problemon
pri Irako lau rilataj rezolucioj de la Konsilio de Sekureco de UN.
Liu diris, ke por eviti pli grandan homrajtan katastrofon
en Irako kaj kiel eble plej baldau restarigi tie pacon kaj stabilecon
estas urghe necese fini la militan agadon. Koncerne postmilitan
aranghon de Irako Chinio opinias, ke UN devas gvidi rekonstruadon
de Irako post la milito por certigi ghian politikan sendependecon
kaj teritorian integrecon, kaj oni devas respekti la volon kaj elekton
de irakanoj kaj la rilatojn de Irako kun la najbaraj landoj.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|