Lastatempe
Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de
Chinio, okazigis gazetaran konferencon por kondamni, ke oni prirabis
la ambasadorejon de Chinio en Irako.
Liu diris, ke lau internacia legho la du flankoj de
milito havas devon protekti la sekurecon de personoj kaj richajhoj
de fremdaj ambasadorejoj. Chinio jam informis Usonon por urgha interkonsiligho
kaj postulis, ke Usono adoptu efikajn rimedojn malhelpi pluan prirabadon
al la ambasadorejo de Chinio en Irako kaj revenigi la rabajhojn.
La china registaro bedauras anarkion de Irako kaj esperas kiel eble
plej rapide reordigi Irakon.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|