Jam eksplodis milito en Irako. Chinio insistas pri paca
solvo de la iraka problemo kaj multe klopodis por tio.
En novembro de 2002, kiam la Sekureca Konsilio de UN
ekzamenis rezolucion pri Irako, Chinio, kiel prezidanta lando de
la Sekureca Konsilio, multe penis inter la membrolandoj de la Sekureca
Konsilio kaj pushis la Sekurecan Konsilion aprobi la rezolucion
n-ro 1441. La rezolucio postulis, ke Irako sin akordigu al la inspektado
pri nukleaj armiloj, alie ghi frontos "seriozan rezulton",
sed tio ne aludas rajtigon de apliko de armitaj fortoj, por doni
shancon al paco. En la pasinta duonjaro gvidantoj de la china registaro
kaj respondeculoj de koncernaj fakoj multfoje intershanghis kun
usonanoj, rusoj, francoj kaj britoj opiniojn pri la iraka problemo
pere de telefono, letero kaj intervidigho. La ministro de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Chinio cheestis kunvenojn de la Sekureca Konsilio
tri fojojn en unu monato por trovi rimedon solvi la krizon. La Ministerio
de Eksteraj Aferoj kaj la koncernaj ambasadorejoj de Chinio kaj
ghiaj konstantaj delegitaroj en UN kaj koncernaj institucioj multe
klopodis post la kuliso en koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj.
Chinio persistas en sia starpunkto pri la iraka problemo,
nome "unu principo", "du proponoj" kaj "tri
postuloj".
Unu principo: pace solvi la irakan problemon per interkonsiligho
kaj interparolo, sed ne per milito.
Du proponoj: Solvi la irakan problemon en la kadro
de UN kaj protekti la unuighon kaj autoritatecon de la Sekureca
Konsilio; doni necesan tempon, personojn kaj ekipajhojn al la Nukleo-kontrola
Komisiono de UN kaj la Internacia Atom-energia Agentejo por ampleksa
inspekto.
Tri postuloj: Koncernaj landoj respektu kaj protektu
la suverenecon kaj teritorian integrecon de Irako; Irako serioze
observu koncernajn rezoluciojn de UN kaj detruu grandskalajn mortigajn
armilojn; la Nukleo-kontrola Komisiono de UN kaj la Internacia Atom-energia
Agentejo donu justan kaj objektivan ekzamenadon kaj faru raporton.
La politiko montras la chinan tradician ideologion
"Estu amika al aliaj" kaj "Paco estas la unua"
kaj spegulas la sintenon de la china registaro ne chasi egoismajn
interesojn kaj persisti en justeco. Tiu politiko estas sagha elekto
post dialekta analizo pri la historio kaj la nuna situacio de la
iraka problemo.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|