S-ro Dong Taikang estas prezidanto de la asocio de chinoj
en Kuvajtio. Lastatempe li sin okupis pri kontaktigho kun irakaj
komercistoj en Kuvajtio, Unuighintaj Arabaj Emirlandoj kaj Saudi-Arabio,
por sin prepari por eniri en merkaton en Irako post la milito. S-ro
Dong venis de Shanhajo kaj komencis negocadon en Kuvajtio en 1988.
Li spertis la invadon de Irako al Kuvajtio kaj la Golfan Militon,
kaj bone scias la merkaton de Mez-Oriento.
Grandskala rekonstruado okazos en la postmilita Irako.
Statistiko raportis, ke 2400 kilometroj da autovojo, 200 pontoj,
2500 lernejoj kaj 120 hospitaloj en Irako bezonas rekonstruadon.
Chinoj povas gajni parton de la rekonstruado che perantoj en Usono
kaj Kuvajtio. Chinaj entreprenoj kaj komercistoj postulas kompare
malaltan memkoston kaj garantias kvaliton de produktajhoj. Chinaj
varoj en nealta prezo estas tre bonvenaj al la merkato de Irako.
Kuvajtio estas najbaro de Irako kaj multaj komercistoj
prenas Kuvajtion kiel bazon por eniri en la postmilitan Irakon.
Kelkaj entreprenoj kaj komercistoj venis al Kuvajtio antau pluraj
jaroj kaj nun atendas shancon por eniri la unuaj en la merkaton
de Irako. S-ro Dong pretigis pli ol 20 kontenerojn plenajn de diversaj
varoj en unu monato kaj duono de la varoj jam estis vendita en Irako.
La varoj estis vestoj, shuoj, chapoj, protektaj uzajhoj en laboro
kaj konstruaj materialoj.
33-jara Zhu Binghua revenis de Mez-Oriento antau nelonge.
Li havas centron de pogranda vendado en Unuighintaj Arabaj Emirlandoj.
Li opiniis, ke post la milito Irako bezonas multe da materialoj
kaj ghia richega petrolo farighos giganta achetpovo de la iraka
popolo.
Zhu vendas vestojn, tekstilajhojn, chiutagajn bezonajhojn,
ludilojn kaj plastajn objektojn. Li diris, ke li kiel eble plej
rapide reiros en Irakon tuj post finigho de la milito.
S-ro Tao Haiyun estas direktoro de iu kompanio de eksportado de
malgrandaj varoj en Nankino. Li diris, ke rekonstruado en Irako
longe dauros, kaj la malgrandaj varoj kovros grandan parton de tiuflanka
merkato de Irako. Produktajhoj de malpeza industrio de Chinio estas
bonkvalitaj, sed malmultekostaj. Nun 70% de la chiutagaj bezonajhoj
uzataj en Irako venis de Chinio. Antau la milito la varoj ne povis
rekte atingi Irakon kaj bezonis transigon en aliaj landoj. Nun rekta
eksporto al Irako estas esperebla, kio multe shparos pagon por transportado.
Multaj komercistoj de Wenzhou de Zhejiang-provinco,
loko fama pro grandskala produktado de malgrandaj varoj, antau longe
atentis la rekonstruadon en la postmilita Irako. Antau la eksplodo
de la milito 400-500 komercistoj de Wenzhou komercis en Mez-Oriento
kaj 100 el ili en Irako. Dum la milito ili ne chesis transporti
varojn en Mez-Orienton kun la espero, ke ili povos la unuaj gajni
la merkaton en Mez-Oriento. Antau la fino de la milito multaj komercistoj
de Wenzhou hastis al Saudi-Arabio, Kuvajtio, Jordanio kaj Turkio
kaj stokis varojn en havenurboj proksimaj al Irako.
En 1958 Irako kaj Chinio starigis inter si diplomatiajn
rilatojn kaj komencighis komercado. Pro la bezonoj reciproke kontentigeblaj
por la du landoj, la komercado iris glate. Bicikloj, kauchukaj shuoj
kaj televidiloj de Chinio estas vaste konataj en Irako. En la 25-a
de aprilo de 2003 cent mil dighitaj koloraj televidiloj produktitaj
de la televidila fabriko Changhong estis transportitaj al Irako.
Changhong estis la unua china entrepreno enirinta en la merkaton
de Irako. Kredeble pli multe da produktajhoj de Chinio estos konataj
de la iraka popolo.
Transdonighis
la materialoj de humanisma helpo de Chinio al Irako
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|