Pro la strecha situacio de eventuala atako de Usono
al Irako, en la 18-a chiuj oficistoj de la china ambasadorejo en
Irako kaj raportistoj de Chinio eltirighis el Irako al Jordanio.
Antau tio jam revenis al Chinio chinaj civitanoj en
Irako inkluzive grandan parton de la laborantoj en la ambasadorejo.
Ankau multaj alilandaj legacioj kaj raportistoj en
Bagdado forlasis Irakon en la 17-a.
Foriris al aliaj provincoj au al Jordanio kaj Sirio
tiuj irakanoj, kiuj loghis apud celataj konstruajhoj, precipe proksime
de la loghejo de Saddam. Ili timas, ke ilia loghloko estos bombita
en milito.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|