En la 16-a de februaro parto de la personoj de la china
ambasadorejo en Irako foriris de Bagdado al Jordanio, dum la ambasadoro
portempe restas tie.
Pro la daura strechigho de la situacio en la Golfo,
la China Internacia Aviada Kompanio decidis nuligi la flugon inter
Karachio kaj Kuvajto. Antau tio la flugo inter Chinio kaj Mez-Oriento
plenumighis per la n-roj CA 945 kaj CA 946, de Pekino al Karachio
kaj ghis Kuvajto.
Respondeculo de la China Internacia Aviada Kompanio
anoncis, ke la flugo de la n-ro CA 945 inter Pekino kaj Karachio
estas normala, kaj nur la flugo inter Karachio kaj Kuvajto estas
nuligita. Kiam la situacio de la Golfo moderighos, la flugo estos
renormaligita.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|