La 24-an de februaro Usono, Britio kaj Hispanio prezentis
novan rezolucion (projekto) al la Konsilio de Sekureco de UN por
ataki Irakon. Dume Francio, Germanio kaj Rusio prezentis memorandon
por plilongigi la ekzamenon de nukleaj armiloj en Irako je 5 monatoj.
Wang Yingfan, china ambasadoro al UN, diris, ke Chinio subtenas
la memorandon.
Wang diris, ke dum la diskuto pri Irako Chinio tute
konsentis la enhavon de la memorando. Dume Chinio jam legis la rezolucion
de Usono, Britio kaj Hispanio. Ekzistas malkonkordo, tamen la membroj
de la Konsilio de Sekureco de UN havas kelkajn samajn vidpunktojn
por praktiki ghian rezolucion n-ro 1441. Tial Chinio ankorau deziras
dauran kunlaboron kun chiuj aliaj membroj.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|