www.chinareport.com.cn
 
Jiang Zemin telefonis kun
Gerhard Schroeder pri la iraka problemo

La 4-an de marto, china prezidanto Jiang Zemin telefonis kun germana chefministro Gerhard Schroeder pri la iraka problemo.

Gerhard Schroeder montris sian maltrankvilon pri la danghera situacio de Irako. Li diris, ke Germanio deziras pacan solvon de la iraka problemo per la komuna penado de la internacia socio. Li opiniis, ke oni devas doni pli da tempo al la inspektantoj de armiloj de UN, dume Irako devas ruinigi siajn grandskalajn mortigajn armilojn.

Jiang Zemin diris, ke tauga solvo de la iraka problemo donos profundan influon al la internacia situacio kaj internaciaj rilatoj en la nova jarcento. Chinio havas klaran sintenon al tiu problemo. Ghi aprobas daurigon de la inspektado de armiloj en Irako kaj pledas por fari chion eblan por eviti militon kaj nuntempe oni devas daure plenumi la rezolucion de la Konsilio de Sekureco de UN n-ro 1441.

La germana chefministro samopiniis kun la china prezidanto kaj volontis daurigi interkonsilighon kun Chinio.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

Unua pagho
Gvidlibro pri pekino
Antikvaj vidindajhoj de pekino
Aktualajhoj
Inter Ni
Legu kaj Ridu
Ter-vilagho
E-novajhoj
Esperantujo
Socio
Kulturo
Homaro kaj Naturo
Ekonomio
Turismo
Scienco kaj Eduko
Kuirarto
Kinejo
Muzikejo
Pentrajhoj
Metiarto
Ludejo
Specialaj Temoj