Vespere de la 10-a de marto china prezidanto Jiang Zemin
telefonis kun usona prezidanto Bush. La du gvidantoj intershanghis
opiniojn pri la nuklea problemo de la Korea Popol-demokratia Respubliko
kaj la iraka problemo.
Bush diris, ke Usono alte taksas la starpunkton de
Chinio pri la korea problemo kaj volas fari kunan penadon por realigi
sennukleecon de la Korea Duoninsulo. Li reasertis la usonan starpunkton
pri la iraka problemo.
Koncerne la korean problemon Jiang Zemin diris, ke
Chinio deziras ke la koncernaj flankoj estu sobraj kaj faru chion
eblan por eviti dauran seriozighon de la situacio. Chinio estas
ghoja, ke Usono volas pace solvi la problemon per dialogo. Li diris,
ke la metodo ne estas la plej grava kaj la shlosilo estas sincereco,
kio koncernas, chu la dialogo estos fruktodona, enhavoricha, kaj
utila al sennukleeco de la duoninsulo, paca solvo de la problemoj,
zorgataj de Koreio kaj Usono, kaj paco kaj stabileco de la duoninsulo.
Jiang substrekis, ke koncerne la irakan problemon oni
devas persisti kaj en inspektado kaj en paca solvo. La internacia
socio havas komunan konon pri la iraka problemo, t.e. Irako devas
komplete, serioze kaj efektive plenumi la rezolucion de la Konsilio
de Sekureco de UN, ne havi grandskalajn mortigajn armilojn kaj bone
plenumi la rezolucion n-ro 1441, char tio estas la grava bazo por
solvi la problemon.
La du gvidantoj diris, ke Chinio kaj Usono devas pliigi
sian kontakton kaj kunlaboron por bone solvi la komune zorgatajn
problemojn kaj akceli la stabilan disvolvighon de la interrilatoj
inter la du landoj.
Ni tre
shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|