Sistemo de intelekta proprieto perfektigata en Chinio

Konsekvenco de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo

de ZUO YAN

     Ke Chinio suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto, tio estas konsekvenco de la disvolvigho de la merkata ekonomio.

     En 1971 Chinio reprenis sian leghan pozicion en UN kaj partoprenis la konferencon de la Monda Organizo de Intelekta Proprieto en 1973. Ghuste tiam chinoj kaptis la vorton "intelekta proprieto".

     En 1978 Chinio komencis konstrui la sistemon de socialisma merkata ekonomio kaj plirapidigis siajn pashojn de pordmalfermo. Por reguligi la merkatan ekonomion kaj akceli ghian disvolvighon estas nemankigebla leghdonado pri intelekta proprieto.

    Por alkonformigi sin al la internacia tendenco de la ekonomia disvolvigho, precipe post 1976, kiam la interrilatoj de Chinio kaj Usono tendencis al malstrechigho kaj la ekonomi-komerca kontakto de la du landoj oftighis, Chinio suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto. En 1979 post intertraktado Chinio kaj Usono subskribis du kunlaborajn interkonsentojn sur la kampoj de altenergia fiziko kaj komerco, kaj Usono postulis, ke por la interkonsento Chinio devas protekti la intelektan proprieton de Usono, sed tiam en Chinio tute mankis koncerna legho.

     Profesoro Li Shunde, konsiliano de la China Instituto pri Intelekta Proprieto, opinias, ke la postulo de Usono estis farita sur profunda internacia ekonomia fono. En la lasta periodo de la 60-aj jaroj kaj la 70-aj jaroj la komerca deficito de Usono kaj iuj aliaj evoluintaj landoj multe kreskis kaj ilia ekonomio tendencis al dekadenco. Post serioza esplorado ili opiniis, ke la chefa kauzo estas, ke ilia intelekta proprieto ne estis bone protektata kaj multaj iliaj varoj suferis de chipa imit-produktado, tiel ke ilia teknika avantagho ne donis ekonomian frukton, tial protekti intelektan proprieton farighis tre grava por internacia ekonomia kunlaboro.

    En tia situacio Chinio, kiu rapide sin fandis en la ekonomia tutmondigho, devis plirapidigi siajn pashojn de leghdonado pri intelekta proprieto. La 3-an de junio 1980 Chinio membrighis al la Monda Organizo de Intelekta Proprieto kaj ghuste en tiu jaro ghi komencis establi la sistemon pri intelekta proprieto.

Tri periodoj de disvolvigho
Altigo de la pozicio de intelekta proprieto