Koncize pri MKO

    I. Historio

     MKO (antaue GhITK) naskighis la 1-an de januaro, 1995. Ghi havas 142 membrojn kaj krome ch. 30 landoj kaj regionoj petas alighi al ghi. Ghia centra oficejo trovighas en Ghenevo, Svislando. Ghia ghenerala direktoro estas Mike Moore. MKO estas la plej granda organizo de plurflanka komerco en la mondo. La totala komerca kvanto de ghiaj membroj konsistigas 95% de tiu de la tuta mondo. MKO, la Monda Banko kaj la Internacia Mon-fonduso estas rigardataj kiel la tri kolonoj de la ekonomia sistemo de la mondo. GhITK 8-foje gvidis plurflankan komercan intertraktadon, kaj la plej granda kaj plej longa okazis en Urugvajo kaj dauris 7 jarojn kaj duonon kaj unu el ghiaj gravaj fruktoj estis naskigho de MKO.

    II. Funkcioj

    Ellabori kaj reguligi la internacian regularon de plurflanka komerco;

    Organizi plurflankan komercan intertraktadon;

    Solvi la komercan malakordon inter la membroj.

    III. Programo, celo kaj pozicio

    Programo: Levi vivnivelon de la loghantoj, garantii enoficigon, stabile pliigi la enspezon kaj bezonon, levi la produkton kaj negocon de varoj kaj servado. Sub la premisoj de daura disvolvigho bone utiligi la richfontojn de la mondo, protekti la medion, alpreni konvenajn metodojn kaj aktive penadi por ke la disvolvighantaj kaj precipe la plej subevoluintaj landoj akiru konvenan porcion por sia disvolvigho en la kresko de la internacia komerco.

    Celo: Ellabori kompletan, viglan kaj eternan sistemon de plurflanka komerco por solidigi la penadon de la antaua GhITK por komerca liberalismo kaj la fruktojn atingitajn en la plurflanka komerca intertraktado en Urugvajo. Por realigi tiun celon la membroj de MKO devas, konsiderante reciprokan utilon, mallevi la tarifon, malpliigi komercan barieron kaj likvidi diskriminacion en la internacia komercado.

    Pozicio: MKO estas internacia organizo kun rango de legha persono. Kompare kun GhITK, ghi estas autoritata kaj forta en pacigo de malakordoj inter siaj membroj.

    IV. Strukturo

    La supera decidanto de MKO estas ministra konferenco, kiu okazas almenau en chiu dua jaro. Ghi rajtas decidi pri chiuj aferoj de la plurflanka komerca intertraktado. Sub la ministra konferenco estas ghenerala konsilantaro kaj sekretariejo por la ghenerala kunveno kaj chiutaga laboro. Sub la ghenerala konsilantaro estas tri konsilantaroj, t.e. pri negoco de varoj, servado kaj intelekta proprieto, kaj tri komisionoj pri komerco kaj disvolvigho, internaciaj en- kaj elspezoj kaj administra budgheto. Ghian sekretariejon gvidas ghenerala direktoro.