Reciproka favoro estas fundamenta postulo
de la komuna regularo kaj gvida principo por la membroj de MKO.
Tiu principo montrighas chefe en subaj formoj:
I.
Pere de plurflanka komerca intertraktado redukti la doganan kaj
nedoganan manierojn, kaj malfermi sian merkaton al aliaj membroj
por ebligi al siaj varoj eksportighi al merkato de aliaj membroj.
II.
Membrighinte al MKO, oni devas malfermi sian merkaton de varoj kaj
servado kaj ghia sistemo de ekstera komerco kaj ekonomio devas konformi
al GhITK en 1994, Ghenerala Konvencio pri Servado kaj Komerco kaj
Konvencio pri Intelekta Proprieto.
III.
La komerco de reciproka favoro estas chefa instrumento de la intertraktado
de plurflanka komerco kaj realigo de komerca kunlaboro por ajna
membro en komerca liberalismo. Neniu membro en MKO povas esti la
plej granda favorato nek la plej granda malfavorato sur chiuj kampoj.
La historio de GhITK kaj MKO pruvis, ke la utilo kauzita de liberalismo
de plurflanka komerco estas multe pli granda ol tiu kauzita de ajna
lando en solflanka komerca liberalismo, char kiam iu lando solflanke
decidas doganan kaj nedoganan komercan liberalismon de varoj kaj
servan merkaton, ghia profito dependas de la sinteno de aliaj komercaj
kompanoj. Se la sinteno estas bona, ili mallevas sian doganon kaj
tiu lando akiras pli da profito, se male, ghi akiras malpli da profito.
Sed en la sistemo de MKO la reala profito de komerca liberalismo
estas garantiata, tial la plurflanka komerca liberalismo estas multe
pli utila ol la solflanka.
|