I.
Decida organo
Se
iu cheestanta membro de MKO ne faras publikan proteston pri la diskutata
rezolucio, do oni opinias, ke la rezolucio plachas al ghi.
Se
oni ne povas fari decidon, do oni balotas. Nur en la ministra konferenco
kaj ghenerala konsilantaro de MKO chiu membro estas balotrajta.
Escepte de aparta difino, oni decidas per balotado.
La
ministra konferenco kaj ghenerala konsilantaro de MKO havas rajton
ekspliki chiujn konvenciojn. La decido farita per la ekspliko estas
akceptita per 3/4 de la balotiloj kun jesa vocho.
Se
oni decidas nuligi la devon de iu membro, la ministra konferenco
devas fari baloton kaj aprobas la decidon per 3/4 de la balotiloj
kun jesa vocho.
II.
Procedo por alighi al MKO
La
unua periodo:
La
petanta registaro donas memorandon al MKO pri chiuj aferoj rilataj
al MKO. La memorando estas bazo por la laborgrupo ekzameni la petanton.
La
dua periodo:
La
petanta registaro faras duflankan intertraktadon kun la membroj,
kiuj interesighas pri tio, por akiri ties promeson en la negoco
de varoj kaj servado. Per tiu procedo kaj iuj aliaj aferoj la petanto
decidas, kiujn konkretajn interesojn ghi devas doni al membroj de
MKO che sia membrigho.
Fine
la laborgrupo publikigas finan raporton, kiu tushas projekton de
la protokolo pri ghia membrigho kaj listo de la promesoj faritaj
en la duflanka intertraktado. Oni devas doni la raporton al la ghenerala
konsilantaro au ministra konferenco por aprobo. Se 2/3 de la membroj
de MKO balotos por la petanto, chi tiu povos subskribi la protokolon
kaj alighi al MKO.
|