Bazaj leghaj principoj de MKO

Pri justa komerco

    La eksportantoj de chiuj membroj de MKO ne devas fari au tordi internacian komercan konkurencon per nejusta maniero kaj des pli ne per dumpingo kaj subvencio vendi siajn varojn.

    MKO substrekas, ke se oni eksportas siajn varojn per dumpingo au subvencio kaj kauzas pro tio realan damaghon au minacon al la importantaj landoj, do la lastaj rajtas praktiki kontraudumpingan kaj kontrausubvencian manierojn lau sia damagho surbaze de la akuzo fare de la enlandaj damaghitaj entreprenoj. MKO oponas kontrau arbitra uzado de kontraudumpinga kaj kontrausubvencia manieroj celantaj komercan protektadon.

Pri redukto de dogano

    Tio estas temo de plurflanka internacia intertraktado, kiu okazas chefe inter la liverantoj kaj importantoj, ankau aliaj landoj povas partopreni. Lau la principo de plej favorataj nacioj ankau aliaj membroj povas ghui la rezulton de la intertraktado.

Pri travidebleco

    Lau tiu principo chiuj membroj de MKO devas publikigi siajn leghojn, administrajn regulojn kaj jurajn decidojn, rilatajn eksteran komercon, por ke la registaroj kaj entreprenoj de aliaj landoj bone konu tion. Oni devas publikigi ankau difinojn kaj traktatojn rilatajn internacian komercan politikon. Chiuj membroj de MKO devas juste kaj racie praktiki la leghojn, regulojn kaj jurajn difinojn.

Pri shtataj komercaj entreprenoj

    MKO postulas, ke chiuj shtataj entreprenoj de siaj membroj konsideru ekskluzive la komercan principon, kiam ili faras importon kaj eksporton, kaj liveru al entreprenoj de aliaj membroj shancojn de konkurenco en la importo kaj eksporto.

Pri nediskriminacia komerco

    Tio estas traktado de plej favorataj nacioj kaj tiu de civitanoj. Lau la unua, se oni donas al alia membro iun favoron, oni devas senprokraste kaj senkondiche disvastigu tiun favoron ankau al aliaj membroj.

Pri ghenerala malpermeso de kvanto

    Koncerne eksportadon, MKO permesas sole doganan protekton, sed ne doganan barieron, des pli ne limigon de kvanto per porciumo kaj licenco, tamen estas iuj esceptoj, ekz. oni permesas, ke la landoj kun malfacilo en la internacia en- kaj elspezoj rajtas limigi kvanton, kaj disvolvighantaj landoj rajtas protekti siajn naivajn industriojn.